WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
1 Reĝoj 13
5 - Kaj la altaro disfendiĝis, kaj la cindro de la altaro disŝutiĝis, konforme al la signo, kiun donis la homo de Dio laŭ la ordono de la Eternulo.
Select
1 - Kaj jen homo de Dio venis el Judujo laŭ ordono de la Eternulo en Bet- Elon, kiam Jerobeam staris sur la altaro, por incensi.
2 - Kaj li vokis al la altaro laŭ ordono de la Eternulo kaj diris: Ho altaro, altaro! tiele diras la Eternulo: Jen en la domo de David naskiĝos filo, kies nomo estos Joŝija, kaj li buĉos sur vi la pastrojn de la altaĵoj, incensantajn sur vi, kaj homaj ostoj estos bruligitaj sur vi.
3 - Kaj li donis en tiu tago signon, dirante: Ĉi tio estas la signo, ke tion parolis la Eternulo: jen la altaro disfendiĝos, kaj la cindro, kiu estas sur ĝi, disŝutiĝos.
4 - Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la homo de Dio, kiujn li vokis al la altaro en Bet-El, Jerobeam etendis sian manon de sur la altaro, kaj diris: Kaptu lin! Sed rigidiĝis lia mano, kiun li etendis kontraŭ lin, kaj li ne povis retiri ĝin al si.
5 - Kaj la altaro disfendiĝis, kaj la cindro de la altaro disŝutiĝis, konforme al la signo, kiun donis la homo de Dio laŭ la ordono de la Eternulo.
6 - Kaj la reĝo ekparolis kaj diris al la homo de Dio: Faru peton antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj preĝu por mi, por ke mia mano revenu al mi. Kaj la homo de Dio faris peton antaŭ la Eternulo, kaj la mano de la reĝo revenis al li kaj fariĝis kiel antaŭe.
7 - Tiam la reĝo diris al la homo de Dio: Iru kun mi en la domon kaj fortigu vin per manĝo, kaj mi donos al vi donacon.
8 - Sed la homo de Dio diris al la reĝo: Eĉ se vi donos al mi duonon de via domo, mi ne iros kun vi, kaj mi ne manĝos panon nek trinkos akvon en ĉi tiu loko;
9 - ĉar tiele estas ordonite al mi per la vorto de la Eternulo: Ne manĝu panon nek trinku akvon, kaj ne reiru laŭ la vojo, laŭ kiu vi venis.
10 - Kaj li iris laŭ alia vojo, kaj ne reiris laŭ la vojo, laŭ kiu li venis en Bet-Elon.
11 - Unu profeto maljunulo loĝis en Bet-El. Kaj venis liaj filoj, kaj rakontis al li la tutan aferon, kiun faris la homo de Dio hodiaŭ en Bet-El; la vortojn, kiujn li diris al la reĝo, ili rakontis al sia patro.
12 - Kaj ilia patro diris al ili: Laŭ kiu vojo li iris? Kaj liaj filoj montris la vojon, laŭ kiu iris la homo de Dio, kiu venis el Judujo.
13 - Tiam li diris al siaj filoj: Selu al mi la azenon. Kaj ili selis al li la azenon, kaj li ekrajdis sur ĝi,
14 - kaj sekvis la homon de Dio kaj trovis lin sidanta sub kverko, kaj diris al li: Ĉu vi estas la homo de Dio, kiu venis el Judujo? Kaj tiu diris: Mi.
15 - Kaj li diris al li: Venu kun mi en la domon kaj manĝu panon.
16 - Sed tiu diris: Mi ne povas reiri kun vi kaj veni al vi, kaj mi ne manĝos panon nek trinkos ĉe vi akvon en ĉi tiu loko;
17 - ĉar estas dirite al mi per la vorto de la Eternulo: Ne manĝu panon nek trinku tie akvon, ne reiru laŭ la vojo, laŭ kiu vi venis.
18 - Kaj li diris al li: Mi ankaŭ estas profeto, kiel vi, kaj anĝelo diris al mi laŭ ordono de la Eternulo jene: Revenigu lin kun vi en vian domon, por ke li manĝu panon kaj trinku akvon. Li mensogis al li.
19 - Kaj li reiris kun li kaj manĝis panon en lia domo kaj trinkis akvon.
20 - Dum ili sidis ankoraŭ ĉe la tablo, venis la vorto de la Eternulo al la profeto, kiu lin revenigis.
21 - Kaj li vokis al la homo de Dio, kiu venis el Judujo, dirante: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke vi malobeis la buŝon de la Eternulo, kaj ne plenumis la ordonon, kiun faris al vi la Eternulo, via Dio,
22 - sed vi reiris kaj manĝis panon kaj trinkis akvon en la loko, pri kiu Li diris al vi, ke vi ne manĝu panon kaj ne trinku akvon, via kadavro ne venos en la tombon de viaj patroj.
23 - Post kiam li manĝis panon kaj trinkis, oni selis por li la azenon, por la profeto, kiun li revenigis.
24 - Kaj li iris, kaj sur la vojo renkontis lin leono kaj mortigis lin. Kaj lia kadavro kuŝis ĵetita sur la vojo, kaj la azeno staris apude, kaj la leono staris apud la kadavro.
25 - Kaj jen pasis homoj, kaj vidis la kadavron kuŝantan sur la vojo, kaj la leonon starantan apud la kadavro, kaj ili iris kaj rakontis en la urbo, en kiu loĝis la maljuna profeto.
26 - Kiam tion aŭdis la profeto, kiu revenigis lin de la vojo, li diris: Tio estas la homo de Dio, kiu malobeis la buŝon de la Eternulo; la Eternulo transdonis lin al leono, kiu disŝiris kaj mortigis lin konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al li.
27 - Kaj li diris al siaj filoj jene: Selu al mi la azenon. Kaj ili selis.
28 - Kaj li iris kaj trovis lian kadavron kuŝantan sur la vojo, kaj la azenon kaj la leonon starantajn apud la kadavro; la leono ne manĝis la kadavron kaj ne disŝiris la azenon.
29 - Kaj la profeto levis la kadavron de la homo de Dio kaj metis ĝin sur la azenon kaj veturigis ĝin returne. Kaj la maljuna profeto venis en la urbon, por priplori kaj enterigi lin.
30 - Kaj li metis lian kadavron en sian tombon; kaj ili priploris lin: Ho ve, mia frato!
31 - Post kiam oni enterigis lin, li diris al siaj filoj jene: Kiam mi mortos, entombigu min en la tombo, en kiu estas entombigita la homo de Dio; apud liajn ostojn metu miajn ostojn.
32 - Ĉar plenumiĝos la vorto, kiun li eldiris laŭ ordono de la Eternulo pri la altaro, kiu estas en Bet-El, kaj pri ĉiuj domoj de altaĵoj, kiuj troviĝas en la urboj de Samario.
33 - Post tiu okazintaĵo Jerobeam ne retiris sin de sia malbona vojo, sed li denove starigis el la popolo pastrojn por la altaĵoj; kiun li volis, tiun li konsekris, ke li fariĝu pastro de altaĵoj.
34 - Kaj ĉi tio fariĝis peko por la domo de Jerobeam, por pereo kaj ekstermiĝo de sur la tero.
1 Reĝoj 13:5
5 / 34
Kaj la altaro disfendiĝis, kaj la cindro de la altaro disŝutiĝis, konforme al la signo, kiun donis la homo de Dio laŭ la ordono de la Eternulo.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget